Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La Ebeno

Vin, Karpatoj krude romantikaj,
kie pinoj mornas, montoj turas,
mi admiras, sed ne amas. Mia
fantazio pri vi ne plezuras.

Sur marplata region' Ebena
estas mia mondo, hejmpejzaĝo,
ĝin vidante, la animo estas
aglo eskapinta el la kaĝo.

Tiam mi ekflugas en imago
trans la teron, ĝis proksim' de nubo,
alridetas min la kampo plata
inter la Tibisko kaj Danubo.

Tie sub ĉiel' fatamorgana
cent bovaroj tintas, grasaj brutoj,
ilin, trinki, je tagmez' atendas
longa trog' ĉe T-levilaj putoj.

La galopa kur' de ĉevalaroj
muĝas en la vento, hufoj plaŭdas,
ĉevalistajn kriojn kaj la klakon
de la laŭtaj vipoj oni aŭdas.

Ĉe kampkortoj en vent-sino mola
lulas sin tritiko spikoplene,
kun koloro vigla de smeraldo
la pejzaĝon kronas ĝi serene.

Tien venas el kanej' proksima
ĉe krepusko svarm' sovaĝansera;
se moviĝas kano en la vento,
time fuĝas tra la voj' aera.

Transe en la stepo, ĉard' soleca
kun ruina kamentub' meditas,
la ĉevalrabistoj-soifuloj
ire al foiro ĝin vizitas.

Ĉe la ĉardo, betularo nana
flavas en la sablo triblo-riĉa,
tie, de infanoj neĝenate,
havas sian neston nizo kriĉa.

Tie kreskas tristaj orfinharoj,
kaj la azenpanoj bluafloraj,
kies ombron en tagmeza ardo
lacertetoj serĉas multkoloraj.

Kie teron tuŝas la ĉielo,
bluaj pintoj de fruktarboj revas,
kaj, pli pale ol nebulkolono,
preĝejturo de urbet' sin levas.

Bela ter', almenaŭ al mi bela!
Tie naskis, lulis min patrino,
tie kovru min la ĉerktolaĵo,
tie kaŝu min la tomba sino.